Organisasjonsnummer 975 937 380
SENDU VIAN
KONTRIBUON AL
KVEKERHJELP
BANKKONTO
1254 20 08081
Al Amikoj ĉie!
Dum kelkaj tagoj en septembro 2004 ĉ 35 Amikoj el la nordiaj landoj kunestis en Oslo por konferenco pri la universalismo en la kvakera kredo. La motivo por la konferenco estis du defioj: unu, ke pro la tutmonda realo en kiu ni vivas, ni ĉiam pli kontaktiĝas kun aliaj religioj kaj devas lerni kiel ni plej bone renkontu ilin. La alia defio estas la streĉiteco kiun ni spertas inter malsamaj manieroj kompreni kvakeran kredon, kun la bezono de dialogo kiun tio kreas. Renkonti ĉi tiujn defiojn povas kuntreni kaj riskon kaj eblecon. En kiu vero ni vivu? Ĉu ni havas problemojn rilatante kun nia diverseco kaj kiam ni esprimas nian kredon per malsamaj lingvaĵoj? Ĉu ni povas kunvivi sen voli "konverti" unuj la aliajn? Per ĉi tiu konferenco ni volas ekigi procezon por eniri pli profundan dialogon pri ĉi tiuj demandoj.
Ni ricevis prilumon de la koncepto de universalismo el multaj flankoj og konstatis ke difinoj de universalismo estas pluraj. Iuj baziĝas sur la ideo ke "nia kredo taŭgas por aŭ havas sencon por ĉiuj". Laŭ aliaj difinoj universalismo celas esti laŭeble inkluzivema. Kelkfoje oni realigas tion evitante specifan religian lingvaĵon, ekzemple la kristanan. Alifoje ni konstatas ke vero kaj kompreno povas veni el multaj fontoj. Ankaŭ ene de la grandaj eklezioj en Nordio regas diversaj komprenoj de universalismo.
Ni konstatis ke la kvakera kredo de la plej fruaj Amikoj havis universalismajn trajtojn, sed ke ĝi estis ankaŭ ankrita al funda kompreno de la Biblio kaj esprimita per kristana lingvaĵo.
Ĉiu havas sian manieron kompreni kaj priskribi universalismon. Tio temas ne nur pri abstraktaj difinoj, sed estas kunplektita en la vivrakonto de la unuopulo, ekz-e kiam homoj rakontas pri sia vojo al kvakeriĝo aŭ de kie ili prenis inspiron. La vivrakonton de la unuopulo ni aŭskultu kun pieco kaj respekto. Ĝi estas esprimo de ties religiaj spertoj kaj startpunkto por dialogo.
Ni ankaŭ invitis prelegantojn el ekster la Societo. Kajsa Ahlstrand donis al ni bildon de la evoluo en la luteranaj kaj anglikanaj eklezioj en Nordio, Baltio, Britio kaj Irlando (la Porvoo-komunio). Ŝi vidigis al ni iliajn startkondiĉojn por dialogo inter tiuj eklezioj. La luterana kaj la anglikana eklezioj ne povas indiki alian vojon al saviĝo ol Jesuon Kriston, sed ili ankaŭ ne povas limigi la gracon de Dio. Tamen ĉi tiuj eklezioj akceptas ankaŭ ke troviĝas spiriteco ekster la eklezioj, ofte sen religia lingvo. Oni volas ekdialogi kun ĝi kaj lerni unu de la alia. La eklezioj en la Porvoo-komunio scias ke ili devas ŝanĝiĝi, kaj la vojo estas longa kaj malfacila. Ni ĝojas ke aliaj eklezioj pli kaj pli turnas sin eksteren kun malfermemo kaj dialogemo.
Halvor Moxnes parolis pri la plej freŝa esplorado pri Jesuo kaj ĝia signifo por la hodiaŭa kredo. La impulsoj de la esplorado pri la historia Jesuo montras trajtojn kiuj rompas kun kutimaj konceptoj pri potenco en interrilatoj en la terenoj de raso kaj nacieco, riĉeco kaj malriĉeco kaj de sekso. Per tiu esplorado ni vidas ankaŭ ke la blankulo de la okcidento ne estas la "universalulo". Povas ŝajni ke la esplorado pri Jesuo kroĉas sin ĉe detaloj kiam oni identigas Jesuon kun specifaj grupoj - malriĉuloj, galileanoj, virinoj - sed eble estas efektive tiel ke nur kiam ni plene komprenas ĉiujn tiuj specifajn trajtojn ke vera universalismo povas estiĝi. Novaj grupoj povas tiam pli facile identiĝi kun li laŭ siaj premisoj, kaj per tio Jesuo en pli alta grado iĝas universala.
Ni formas nian kredon per vortoj, sed la vortoj ankaŭ formas nian kredon. Nia uzado de lingvo influas kaj stiras konceptojn de kredo. La lingvo povas esti helpilo por reciproka kompreno, sed povas ankaŭ malhelpi. Foje ni spertas ke lingvo ne havas sufiĉan esprimkapablon. Ni konstatas ke ni devas klare konscii pri ni mem kaj kie ni staras, ke ni devas interparoli pri nia kredo, niaj supozoj kaj nia uzo de konceptoj.
Ĉi tiu konferenco malfermis vojon al pli klara kompreno pri la eblecoj kiujn la kvakera diverseco enspacas. Ni vidas ke jen nur la komenco de dialogo en kiun ni nun volas ekiri. Ĉi tiun dialogon ni devas fari kun ni mem, interne en la kvakera komunumo kaj eksteren.