Vennenes Samfunn Kvekerne i Norge


Organisasjonsnummer 975 937 380
 

Kvakera Esperanto-Societo (KES)
fondita 1921, kunlaboranta kun UEA ekde 1971







Celoj: informi pri Esperanto al kvakeroj kaj pri kvakerismo al esperantistoj.

Agado: kunvenoj kaj interŝanĝoj en Esperanto pri kvakeraj temoj; kvakeraj aliroj al lingvopolitikaj demandoj. La societo estas nuntempe reorganizata.

Kontaktadresoj
paperpoŝte ĉe la membrosekretario:
John Murray, 23 Knockgreenan Ave., Omagh BT79 0EB, Nord-Irlando;
telefone: ĉe la kasisto, Eric Walker (Anglio) (+44-1473) 717088,
fakse (samloke) (+44-1473) 274531;
Retpoŝte ĉe KES-kuratoro Douglas Draper (Norvegio)
Proprajn hejmpaĝojn en Esperanto, i.a. pri kvakerismo, havas KES-ano Antony Rawlinson, Londono: ĉi tie.

Legu pli ĉi tie.

Renkontiĝo de mez- kaj orienteŭropaj kvakeroj okazis en Poznan, Pollando, vendredo 25 - dimanĉo 27 majo. Unu el la diskutgrupoj uzis Esperanton. Tuj poste okazis kunveno de KES lundo 28 - merkredo 30 majo. Raportoj ĉi tie.

Budapeŝta renkontiĝo de centr- kaj orienteŭropaj kvakeroj, 3-5 junio, 2005.
Tre agrabla semajnfina renkontiĝo de kvakeroj okazis en ripozcentro sur insulo en la rivero Danubo apud Budapeŝto. Ĉirkaŭ 50 homoj partoprenis el Aŭstrio, Belorusio, Britio, Kroatio, Ĉeĥio, Germanio, Hungario, Pollando, Romanio, Serbio kaj Ukrainio. Plenaj sesioj estis en la angla lingvo, dum studsesioj laboris en grupoj laŭ lingvaj preferoj: angla, Esperanta, hungara kaj rusa.

La kunveno estis la okazo de unu el la plej grandaj renkontiĝoj de kvakeraj esperantistoj en la lastaj jaroj. Entute partoprenis dek esperantoparolantoj (naŭ en la diskutgrupoj): el Anglio, Aŭstrio, Ĉeĥio, Hungario, Pollando kaj Ukrainio.

Vendredan vesperon post enkonduka silentado ni ĉiuj prezentis nin mem kaj kelkaj donis raportojn pri malgrandaj grupoj en la hejmaj landoj.

Sabaton Brian Phillips komencis kun 'Distingaj trajtoj de la kvakera tradicio' (angle) kaj tiam estis diskutoj en malgrandaj grupoj pri lia temo. Poste Tony Fitt parolis (angle) pri 'La korporacia karaktero de worship/ adoro '.

Dimanĉan matenon post silenta diservo ni diskutis en plena sesio la paroladon de Brian Phillips kaj poste, en niaj malgrandaj grupoj interparolis pri diversaj temoj, inkluzive pri resanigo per fido.

La tutan semajnfinon organizis anoj de la Budapeŝta grupo de kvakeroj.

Laŭ raporto de Eric Walker redaktis Douglas Draper.