Vennenes Samfunn Kvekerne i Norge


Organisasjonsnummer 975 937 380
 

Kvakeroj en Norvegio

La kvakera kunveno en Stavanger datiĝas de 1818 kaj tiu en Oslo de 1946, en Kristiansand de 1975.
La Societo de Amikoj (norvege: Vennenes Samfunn Kvekerne) estis formale agnoskita kiel memstara kristana komunumo en 1845. Hodiaŭ estas ĉ 150 membroj, inkl. infanojn. Estas monatkunvenoj en Stavanger, Oslo kaj Kristiansand.

Silentaj diservoj aranĝiĝas ĉiudimanĉe en Stavanger kaj Oslo, en Kristiansand ĉiun duan dimanĉon kaj en Bergen unu fojon monate. Vidu Kontaktinformoj

Oni eldonas periodaĵon Kvekeren, kiu aperas 4 fojojn jare kun po 16 paĝoj en formato "Letter" (preskaŭ A4).

La organizo Kvekerhjelp mastrumas help- kaj evoluprojektojn i.a. en Palestino kaj en Central-Afriko kun subteno de la norvega instituto por evoluhelpo, NORAD, kaj de la Ministerio pri ekstero.

Konferenco pri Kristo en la kvakera kredo
Fine de septembro 2005 okazis en Oslo norvega konferenco tiutema. Jen la epistolo.

Konferenco pri universalismo
En septembro 2004 okazis en Oslo nordia konferenco pri kvakera universalismo. Partoprenis ĉ 30 norvegaj kvakeroj, 5 svedaj kaj 2 danaj. Jen la epistolo.

En Esperanto kontaktu: Retpoŝte

*